B O N V E N O N !

Scott Page — 2009-12-16

Protokolo Decembro 2009

decembra kunveno


Protokolo Decembro 2009

Por festi la 150an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof, pluraj Esperantistoj renkontiĝis en la biblioteko ĉe Tompkins Square la 16an de decembro. Je la 6:20, komenciĝis la kunveno kun enkonduko de Tomaso ECCARDT. La festo elstarigis la muzikon de la epoko de Zamenhof, luditan de Jon LIECHTY per piano kaj Thomas MORGAN per kontrabaso. Ili ludis muzikon de Johan Strauss, Ĉaikovski, Chopin, Mendelssohn, kaj Giuseppe Verdi. Tomaso ECCARDT kantis sian tradukon (Esperanten) de ario el la opero La Traviata. Thomas MORGAN ludis per gitaro kaj kantis sian muzikon al la poemo de Zamenhof “Mia Penso.” Poste, ĉiuj kunkantis plurajn kantojn, inkluzive de “La Espero.” En la ĉambro estis ankaŭ ekspozicio de fotografaĵoj, kaj kelkaj homoj kiuj venis por vidi tion restis por aŭskulti la muzikon kaj partopreni la vinon, kuketojn, fromaĝon, kaj aliajn refreŝigaĵojn. Je la 7:50 fermiĝis la kunveno.


Scott Page — 2009-11-18

Protokolo Novembro 2009

Protokolo Novembro 2009

Je la 18a de novembro, okazis la monata kunveno en nova loko: la publika biblioteko ĉe Tompkins Square, 10a Strato Orienta kaj Avenuo B. Ankaŭ je novaj tago kaj horo: je la 6a, merkrede. Post tempo de babilado kaj manĝetaĵoj, vic-prezidanto Stuart GREEN oficiale malfermis la kunvenon je la 6:45. Oni parolis pri la venonta Zamenhofa simpozio ĉe 777 U.N. Placo, mardon la 15an de decembro. Tie parolos pluraj homoj pri Esperanto kaj Zamenhof. Oni parolis ankaŭ pri kia Zamenhofa Festo devas havi la Novjorka Societo, aŭ ĉu la Societo eĉ okazigu feston tiel proksiman al la simpozio.


Poste, Tomaso ECCARDT prelegis pri la evoluo de lingvoj, uzante kiel ekzemplojn ĉefe sonŝanĝojn en la hindo-eŭropaj lingvoj.
Je la 7:50, la vic-prezidanto oficiale fermis la kunvenon.


novembra klubkunveno


Tomaso — 2009-11-03

Septembra kunveno
en IBM Centro

Formala kunveno de la 25a de septembro


Protokolo septembro 2009

Je la 7:05 vespere de la 25a de septembro, Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la septembran kunvenon. Tomaso ECCARDT raportis, ke nova klaso baldaŭ komenciĝos. Neil BLONSTEIN anoncis, ke li prelegos pri Esperanto je la 14a de novembro ĉe la Coop kie li estas membro. Ĉar la antaŭa ĉambro en UFT ne plu haveblas senpage, la kunveno okazis en IBM Placo. Multaj opiniis, ke la IBM Placo ne kontentigis kiel kunvenloko, kaj multe diskutis kie okazigi venontajn kunvenojn. Tomaso esploras branĉon de publika biblioteko, kaj Neil sugestis ĉambron en preĝejo kiun li ĉeestas. La kasistino, Sonja SOSKINA, atentigis, ke la bankkonto de la societo devas pagi monon ĉiumonate al la banko nur por havi la konton. Ŝi sugestis translokigi la konton al alia banko kiu ne postulas tian monon. La estraranoj voĉdonis kaj aprobis tiun agadon. Neil montris fotojn de sia vojaĝo al la Universala Kongreso en Bjalistoko kaj de sia vojaĝo aliloke en Eŭropo. Je la 9a horo, la prezidanto oficiale fermis la kunvenon.


 


Tomaso — 2009-11-01

Neformala kunveno
1a de novembro

Neformala kunveno je la 1a de novembro


Je la 1a de novembro, 9 klubanoj kunvenis por paroli pri pluraj temoj inkluzive de fotoj de Nijl, kunvenejoj, kaj la Zamenofa simpozio en decembro.


Tomaso — 2009-06-27

Jara pikniko
de ESNY

Pikniko 2009


Sep homoj (inkluzive de 1 gasto kaj nova klubano, Mateo Ramos) ĉeestis nian jaran piknikon ĉe la parketo apud UN.


Tomaso — 2009-06-13

La piknikejo
ESNY jara pikniko

Jen la parketo kie okazos nia jara kunveno, la ESNY pikniko. Klaku sur Okazaĵoj por vidi detalojn. Sube estas la maja protokolo.


La parketo ĉe Unicef



Protokolo de Majo 2009



Je la 22a de majo de 2009, sep novjorkaj geesperantistoj, kaj unu gastino el Germanio, ĉeestis la majan kunvenon. Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la kunvenon je la 7:20. Ni priparolis la lokojn kie okazigi la someran piknikon, kiu okazos sabaton, la 20an de junio. Tomaso ECCARDT volontulis priskolti diversajn lokojn por la pikniko. Poste, Jan LANG parolis pri sia vizito al Moskvo en aprilo, kaj montris vidbendon pri nombraj famaj vizitendaĵoj en la urbo. Lin gvidis esperantistino el Moskvo, kies klubkunvenon li ĉeestis. Je la 9:00, la prezidanto oficiale fermis la kunvenon.


Protokolis Scott Page


Scott Page — 2009-05-02

Protokolo de Aprilo 2009
de Scott Page

Je la 7:05, Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la kunvenon. Dek ok samideanoj, pli ol kutime, ĉeestis la kunvenon, eble ĉar la preleganto estis la mondfama esperantisto Humphrey TONKIN.ESN-Klubkunveno je aprilo kun Dro. Tonkin Tomaso ECCARDT anoncis, ke lia libro pri la plej malgrandaj landoj (nanlandoj) de Eŭropo uziĝas kiel lernolibro en klaso de Long Island University. Neil BLONSTEIN parolis iom pri sia laboro ĉe la oficejo de UEA ĉe UNO, kaj montris kartojn kiujn li ricevis de estroj de aliaj neregistaraj organizaĵoj. Unu el ili, reprezentantino de SERVAS, ĉeestis. Doktoro TONKIN prelegis pri la interrelato de UEA kaj UNO dum la jaroj, kaj pri kiun rolon devas ludi UEA ĉe UNO en venontaj jaroj. Post lia prelego, ĉeestantoj komentis pri la bezono de volontuloj por la laboro de la UEA oficejo, pri la ebla leĝa kombino de UEA de Novjorko kaj la Esperanto Societo de Novjorko, kaj pri aliaj aspektoj de la temo. Je la 8:50, la prezidanto oficiale fermis la kunvenon.

Protokolis Scott Page


Tomaso — 2009-04-22

Protokolo de Marto 2009
de Scott Page





Protokolo de Marto 2009



Je la 7a kaj 15, Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la martan kunvenon.  Oni parolis pri la jara kotizo de la klubo, kaj aprobis senpagan jarmembrecon por la jaro 2009.  Tiuj, kiuj jam pagis por 2009, rajtos membriĝi senpage la venontan jaron.  Neil parolis pri kie havi la someran piknikon.  Sonja menciis ke grupo el Amherst, Masaĉusetso venos al Novjorko en aprilo por renkontiĝi kun itala vizitanto, Maŭro La Torre, kiu estos ĉi tie dum tempo.  La grupo esprimis intereson pri viziti la oficejon de UEA ĉe 777 UN Placo.  Scott PAGE prelegis pri la trajtoj de la lingvo Esperanto kaj la elektoj faritaj de Zamenhof.  Multaj ĉeestintoj havis siajn proprajn sugestojn por “alĝustetigi” la lingvon, sed finfine, ĉiuj estas kontentaj kun la lingvo tia kia ĝi jam estas.  Je la 9a, la prezidanto oficiale fermis la kunvenon.


Pierre — 2009-03-01

Bonvenon!

Bonvenon al la nova TTT-ejo de la Esperanto Societo de Novjorko. Ĝi ne estas tute finita, sed vi povas esplori ĝin.


mal — 2008-07-01

nova
anonco

estas mi!


Oficistoj/Officers

  • Prezidanto
    Jeff Blakeslee
    (718) 383-2715
  • Vic-prezidanto
    Stuart Green
    (631) 751-5683
  • Informisto
    Thomas Eccardt
    (212) 477-6516
  • Sekretario
    Scott Page
    (212) 663-4896
  • Kasistino
    Sofiya Soskina
    (914) 813-2495