Novjorka Gvidlibreto por Esperantistoj


Tiu ĉi gvidlibreto baziĝas sur faldfolio disdonita en la Novjorka Mondfoiro de 1964-65. Oni tradukis ĝin en plurajn lingvojn, inkluzive Esperanton. De tiu ĉi libreto, oni preterlasas la tempojn kaj prezojn, kiuj konstante ŝanĝiĝas. Bonvolu trovi senpagan kopion de la senpagaj Where City Guide aŭ la kosthava Time Out kiuj klarigos tiajn detalojn. Tiuj "revuoj" ankaŭ klarigas pri eventoj, distraĵoj, restoracioj, filmoj, butikumado, ktp. Tiu ĉi gvidlebreto inkluzivas nur aferojn en Manhattan, la plej grava kvartalo de Novjorko. Tamen la aliaj kvar, nome, Queens, Brooklyn, Bronx kaj Staten Island, enhavas ankaŭ interesaĵojn. Krome, ofte valoras vojaĝi ĵus ekster la urbo.
Thomas Eccardt, redaktoro

Suda Manhattan

THE STATUE OF LIBERTY (La Statuo de Libereco), sur Liberec-Insulo en la Novjorka Haveno, bonvenigas al nia lando jam multajn generaciojn da novalvenintoj. Ĉi tiu mondfama simbolo de libereco estis prezentita de Francio al Usono, kaj dediĉita la 28-an de oktobro, 1886. Ĝi estas nun nacia monumento. Ĝi memorigas la aliancon inter la du landoj dum la Usona Revolucio. La 46-metra figuro staranta sur 45-metra piedestalo estas la verko de Auguste Bartholdi. La nova AMERICAN MUSEUM OF IMMIGRATION lokiĝas en insulo Ellis, centro de enmigrado de 1892 ĝis 1954. Pramoj iradas ĉiuhore (pli ofte en la somero) de Battery-Parko; ili haltas ĉe la statuo kaj la muzeo kontraŭ la sama bileto.

THE STATEN ISLAND FERRY (La pramo al Staten-Insulo), la sola veturigilo inter Manhattan kaj Staten Island, ebligas la ĝuon de ravaj vidaĵoj al la Statuo de Libereco kaj al la fama arbaro de nubsrkapuloj en suda Manhattan. Senpaga.

CASTLE CLINTON NATIONAL MONUMENT (Nacia Monumento de Clinton-Kastelo), en Battery Parko estis konstruita kiel fortikaĵo en 1808. Kiel "Castle Garden" de 1824 ĝis 1855, ĝi estis la ĉefa aŭditorio de la urbo kaj la scenejo de multaj gravaj eventoj. Poste ĝi estis sinsekve enmigra stacio kaj akvario.

MUSEUM OF THE AMERICAN INDIAN havas elstarajn kolektojn de indianaj artobjektoj kaj ekzemploj de nord- kaj sudamerika indiana kulturo. La konstruaĵo, ĉe 1 Bowling Green estas la bela eks-dogano de Novjorko. Malfermita ĉiutage. Senpaga.

WALL STREET estis la norda limo de la urbo en 1653, kiam la holandanoj konstruis lignan palisaron ĉi tie por ŝirmi la kolonion kontraŭ indiana atako. Nuntempe mondfama kiel la "nervocentro" financa de Usono, ĝi ludis grandan rolon en la historio de Novjorko kaj la nacio. Komence de la strato staras TRINITY CHURCH (Preĝejo de la Triunuo) fondita en 1697. Alexander hamilton kaj Robert Fulton estas inter la famuloj enterigitaj en ĝia tombejo. La hodiaŭa preĝejo, dediĉita en 1846, estas jam la tria sur la tereno. FEDERAL HALL NATIONAL MEMORIAL surstaras la lokon kie Washington estis ĵurigita kiel la unua prezidento de Usono en 1789. Ĝi entenas muzeon pri la kolonia kaj federacia periodoj en Novjorko. Diagonale trans la strato staras la NEW YORK STOCK EXCHANGE (La Burso), la plej granda organizita merkato por akcioj kaj obligacioj en la nacio. (Enirejo por la Ekspozicia Salono (Exhibit Hall) kaj galerio por vizitatntoj ĉe 20 Broad Str. Apude ĉe 86 Trinity Place, estas la AMERICAN STOCK EXCHANGE ("Usona" Burso), tradicie la dua plej granda merkato por investoj en la lando, kaj la ĉefa burso por fremdaj investoj. Ĉe 33 Liberty Strato estas la FEDERAL RESERVE BANK OF NEW YORK; ĝi estas la banko por bankoj. Fremdaj landoj deponas sian oron ĉi tie pro sekureco kaj saldas internaciajn kontojn per la transdono de orbrikoj el unu ŝtalĉambro en alian.

CITY HALL (Urbodomo) en City Hall Parko ĉe Broadway kaj Fulton Str., estas la sidloko de la Novjork-urba registaro jam de 1811. Ĝi estas elstara ekzemplo de arkitekturo el la federacia periodo kaj konsiderata unu el la plej belaj konstruaĵoj en Usono. La Governor's Room (Guberniestra Ĉambro) enhavas rimarkindan kolekton de historiaj portretoj kaj antikvaj mebloj inkluzive la skribtablojn de la unuaj tri prezidentoj de Usono.

Aliaj interesaĵoj kreitaj post 1965:

SOUTH STREET SEAPORT, HOLOCUAST MEMORIAL, ROCKEFELLER PARK, RESTAĴOJ DE LA DETRUITA WORLD TRADE CENTER, WORLD FINANCIAL CENTER

FULTON FISH MARKET (Fiŝfoiro) laŭ la East River (orienta Rivero ĉe Fulton Str., datiĝas de 1821. La ŝipojn oni komencas malŝarĝi dum la antaŭtagiĝaJ horoj; la apogeo de aktiveco okazas inter 6 kaj 8:30atm.

ST. PAUL'S CHAPEL (La kapelo de S-ta Paŭlo) ĉe Broadway kaj Fulton Str. estis konstruita en 1766. George Washington preĝis ĉi tie, kaj lia benko surhavanata la prezidentan blazonon, estas konservita. Ĝi kvazaŭ mirakle supervivis la detruadon de la najbara World Trade Center en 2001.

THE WOOLWORTH BUILDING ĉe 233 Broadway, estis malfermita in 1912. Planita de Cass Gilbert, la 241-metra nov-gotika konstruaĵo estis dum multaj jaroj la plej alta en la mondo kaj ankoraŭ rangiĝas inter la plej altaj.

NEW YORK CITY FIRE MUSEUM (La Muzeo de la Fajrobrigado) ĉe 278 Spring Str. havas antikvajn estingmaŝinojn kaj aliajn elmontraĵojn el la bunta historio de novjorkaj incendibatalantoj.

BROOKLYN BRIDGE (Brooklyn-ponto) kontraŭ City Hall Parko, estis unu el la grandaj ingenieraj sukcesoj de la 19-a jarcento. Malfermita en 1883, ĝi ankoraŭ lokiĝas inter la plej longaj pendopontoj de la mondo. Transmarxu por vidi la belan panormaon de Lower Manhattan (Suda M.) kaj la Haveno.

CHINATOWN (Ĉina Kvartalo) , estas implikaĵo de mallarĝaj stratoj ĝuste okcidente de Chatham Square. Ĝi estas centro de la granda novjorka ĉina komunumo jam de 140 jaroj. Ĉi tie estas multaj interesaj butikoj kaj bonaj restoracioj kaj eĉ la telefonbudoj estas ĉinstiliaj.

THE BOWERY kies malkaraj restoracioj kaj hoteloj faris ĝin renkontejo por senhejmuloj, etendiĝas de Chatham Square al Cooper Square. Kelkaj el ĝiaj malelgantaj malnovaj konstruaĵoj estis laŭmodaj hejmoj antaŭ 190 jaroj. Poste ĝi fariĝis la teatra centro de la urbo.

GREENWICH VILLAGE etendiĝas okcidente de Broadway ekde 14-a Str. suden ĝis proksimume Spring Str. La ĉarmaj malnovaj domoj de ĉi tiu histori-plena kvartalo ŝirmis multajn famajn artistojn kaj verkistojn. Laŭ la ĉefaj stratoj viciĝas alloga kolekto de metiaj kaj kuriozaĵaj butikoj, restoracioj, artgalerioj, kafejoj kaj "off-Broadway" (t.e. for de Broadway) teatroj. Inter ĝiaj famaj lokoj troviĝas WASHINGTON ARCH (Vaŝingtona arko) en Washington Square ĉe la fino de Fifth Avenue (Kvina Avenuo). Planita de Sanford White, ĝi estis starigita en 1893.

GRACE CHURCH, Broadway kaj 10-a Str., estis konstruita en 1846 kaj estas elstara ekzemplo de la arkitekturo de la Gotika Reviĝo. James Renwick havis nur 23 jarojn kiam li gajnis la konkurson por ĝia plano.

COOPER UNION, ĉe Cooper Square, estas kolegio por arto kaj inĝenierado; fondita de Peter Cooper en 1859. La Granda Aŭlo de ĝia brunŝtona ĉefkonstruaĵo estis la sceno de la prelego kiu levis Lincoln al nacia famo en 1860 dum lia prezidenta kampanjo.

ST. MARK'S-IN-THE-BOUWERIE, ĉe Second Avenue (Dua Av.) kaj 10-a Str., staras sur la loko de la familia kapelo de Peter Stuyvesant. Ĝi konstruiĝis en 1661. La hodiaŭa konstruaĵo datiĝas de 1795. Post fajro, ĝi rekonstruiĝis en 1981. Stuyvesant kaj multaj aliaj eminentaj nov-jorkanoj estas enterigitaj ĉi tie.

CHURCH OF THE ASCENSION, Fifth Avenuo (5-a Av.) kaj 10a-Str., estis planita de Richard Upjohn kaj konstruita en 1841. Ĝi enhavas la faman murpentraĵon pri la Ĉieliro verkitan de John La Farge.

THEORDORE ROOSEVELT BIRTHPACE (Naskiĝloko de T.R.), 28 Orient. 20-a Str., estas la naskiĝloko kaj knabaĝa hejmo de la 26-a prezidento. Ĉi tiu tipe viktoriana brunŝtona domo entenas multajn memoraĵojn rilatajn al la kariero kaj vojaĝoj de Roosevelt.

GRAMERCY PARK, ĉe Lexington Avenuo kaj 21-a Str., estas aparta placo por apudloĝantoj, planita en 1831. La parko estas privata, kaj sole la loĝantoj de la ĉirkaŭaj domoj posedas ŝlosilojn.

Mezurba Manhattan

CHURCH OF THE TRANSFIGURATION (Preĝejo de la Transifuriĝo), 1 Orient 29-a Str., estas pli bone konata kiel "La Preĝejeto ĉe la Stratangulo." Ĉi tiu scenejo de miloj da geedziĝfestoj ankaŭ enhavas vitralajn kaj aliajn memorindaĵojn pri la famaj aktoroj tie preĝintaj.

PENNSYLVANIA STATION, Sepa Avenuo kaj 33-a Str., estas la plej svarma fervoja stacidomo de la mondo kaj fokusa punkto de la mezurba areo de Manhattan.

EMPIRE STATE BUILDING, ĉe Kvina Avenuo kaj 34-a Str., dumlonge estis la plej alta konstruaĵo de la mondo. La 102-etaĝa nubskrapulo konstruita en 1931, havas altecon de 449 metroj, inkluzive la televiddissendilan maston je 68 metroj. La mondfama observejo ebligas 100 kilometran vidon inkluzive partojn de 4 usonaj ŝtatoj.

UNUIĜINTAJ NACIOJ, Unua Avenuo kaj la Orienta Rivero de 42-a ĝis 48-a Stratoj, okupas 7,3-hektaran situlokon. Planita de internacia grupo de elstaraj arkitektoj, ĝi inkluzivas la 39-etaĝan sekretariaton, kaj la bibliotekon de Dag Hammarksjold. La konstruaĵoj kaj placoj enhavas skulptaĵojn kaj aliajn artverkojn donacitajn de membronacioj. Ĉi tie, historio estas farata ĉiutage dum reprezentantoj de preskaŭ du cent nacioj laboras por solvi internaciajn disputojn. Limigita kvanto da senkostaj biletoj estas havebla surbase de "unue veninte, unue servite," por mitingoj de la ĝeneral asmebleo kaj aliaj organoj de UNO, kiam ili havas sesiojn. Gvidataj ekskursoj haveblaj.

GRAND CENTRAL TERMINAL (Stacidomo) ĉe 42-a Str. kaj Lexingon Avenuo, elstara kiel ĉefverko de la konstruarto same kiel pro sia renesanc-stila arkitekturo. Ĝi havas du nivelojn de trakoj por ricevi ĉiutagan trafikon ampleksantan pli of 550 trajnojn. Ĝia ĉefa halo estas unu el la plej grandaj ĉambroj de la mondo. Ĵus renovigita.

NEW YORK PUBLIC LIBRARY (Biblioteko), ĉe 42-a Str. kaj Kvina Avenuo, gastigas pli ol 4 milionojn da volumoj. Ĝiaj galerioj enhavas ofte-ŝanĝantajn elmontraĵojn de malnovaj gravuraĵoj, raraj manuskriptoj kaj aliaj materialoj el la kolektaĵoj de la biblioteko. Ofte estas senpaga ekspoziciaĵo. Malfermita de lundo ĝis sabato. Ĵus renovigita. Senkoste.

CHRYSLER BUILDING, Lexington Avenuo kaj 42-a Str., tradicie estis la dua plej alta konstruaĵo de la mondo. Alteco de 319 metroj. Starigita en 1929, la 77-etaĝa nubskrapulo estas kronita de gracia tureto, kaj estas rimarkinda pro siaj modernecaj ornamentaĵoj.

NEWS BUILDING, 220 Orient. 42-a Str., estas rimarkinda pro la grandega turniĝanta globuso en la vestiblo. La eks-hejmo de "DAILY NEWS" (ĵurnalo). Ĝi estis starigita en 1930 kaj estis grava atingo de la moderna arkitekturo.

PORT AUTHORITY BUS TERMINAL, Oka Avenuo kaj 41-a Str., estas la plej granda kaj svarma aŭtobusstatcio de la mondo. La multnivela stacio ricevas pli ol 6700 aŭtobusojn ĉiutage.

DUON-PREZAJ TEATRAĴ-BILETOJ estas haveblaj ĉe TKTS en mezurbo ĉe Broadway kaj 45-a Str. Oni devas viciĝi matene por posttagmezaj aŭ vesperaj biletoj samtagaj. Estas konsilinde kontroli haveblecon tago(j)n antaŭe.

TIMES SQUARE estas la vojkruciĝo de Broadway kaj Sepa Avenuo. Ĉi tiu teatro-centro de la urbo estas ĉirkaŭita de teatroj, debutkinejoj, kabaredoj, hoteloj, kaj magazenoj. Nokte ĝi estas brile lumigita de la spektaklaj afiŝoj, kiuj donis al ĝi la nomon, "La Granda Blanka Vojo."

NEW YORK CITY VISITOR INFORMATION (informocentro) 218 East 11th Srt.

ROCKEFELLER CENTER, 48-a ĝis 51-a Stratoj, okcidente de Kvina Avenuo, estas granda negoc- kaj amuz-komplekso. Ĝiaj 17 konstruaĵoj kovrantaj 5 hektarojn formas okulfrapan arkitekturan grupon. La fokusa punkto de la centro estas malsupra Placo uzata por subĉiela manĝado somere kaj patinado vintre. Ofte ŝanĝataj floraj elmontraĵoj ornamas la promenejon, kiu ligas la Placon kun 5-a Avenuo. Skulptaĵoj kaj murpentraĵoj estas vaste uzitaj tra la tuta centro. Ĉiuj konstruaĵoj estas ligitaj per sistemo de subgrunda retaĵo de koridoroj plenaj je elegantaj magazenoj. NBC TELEVISION STUDIOS troviĝas en la 259-metra GE (eks-RCA) konstruaĵo.

RADIO CITY MUSIC HALL, en Rockefeller Center, iam funkciis kiel kinejo kie oni prezentis spektaklon kun la "Rockettes" (danctrupo), la baleda kompanio de Radio City, kaj propra simfonia orkestro. Ekde 1979 ĝi funkcias kiel koncertajo, kaj finjare oni prezentas la faman kristnaskan spektaklon kun la Rockettes kaj orkestro akompanata de du el la plej grandaj orgenoj en la mondo. La programo kristnaska estas tiom populara, ke oni vendas biletojn komence de aŭgusto.

MADISON SQUARE GARDEN ĉe la 8-a Avenuo kaj la 34-a Strato, estas uzata por multaj specoj de sport-eventoj, kaj ankaŭ por kunvenoj kaj distraĵoj. Ĝia 18,000 sidlokoj faras ĝin la plej granda subtegmenta areno en la mondo.

SAINT PATRICK'S CATHEDRAL, ĉ 5-a Avenuo kaj 50-a Str., estas la sidejo de la ĉefdiocezo de Novjorko. Planita de James Renwick, ĝi estas unu el la plej belaj gotik-stilaj konstruaĵoj en Usono.

MUSEUM OF MODERN ART, ĉe 11 Okc. 53-a Str., ekspozicias modernajn pentraĵojn, skulptaĵojn, arkitekturon, filmojn, diskojn kaj industrian planadon.

AMERICAN CRAFT MUSEUM (Muzeo de Amerikaj Metioj), 40 Okc. 53-a Str.

WHITNEY MUSEUM OF AMERICAN ART, 22 Okc. 54-a Str., dediĉita al usonaj pentro-arto, desegnado kaj skulptado.

CARNEGIE HALL, ĉe 57-a Str. kaj 7-a Avenuo. Antaŭnelonge renovigita, ĝi estas de 1891 la scenejo de prezentado de grandaj orkestroj kaj muzik-artistoj.

Norda Manhattan

CENTRAL PARK etendiĝas de 59-a Str. ĝis 110-a Str. inter 5-a Avenuo kaj Central park West (8-a Av.). La 338-hektara tereno enhavas priplanitajn areojn kun vere rimarkinda varieco de distraj instalaĵoj. Inter la lastaj troviĝas la Bestoĝardeno de Central Park, Bestoĝardeno por infanoj. Teatro de la senpaga Shakespeare-festivalo (Delacorte Theater), 2 glitejoj, lageto por miniaturaj jaĥtoj, karuselo, kaj 2 lagoj kie oni povas remboati.

LINCOLN CENTER FOR THE PERFORMING ARTS (Lincoln-Centro por la Scenejaj Artoj), ĉe Broadway kaj 65-a Str., estas unika kultura komplekso dediĉita al la muziko, la dramo, kaj la dancarto. La Centro estas la rezulto de la kunaj laboroj de pluraj elstaraj arkitektoj. AVERY FISHER HALL estas la hejmo de la New York Philharmonic. NEW YORK STATE THEATRE estas la hejmo de la New York City Ballet kaj New York City Opera. THE METROPOLITAN OPERA HOUSE estas la hejmo de la mond-fama Metropolitan Opera kiu jam delonge gastigas la super-stelojn de la opera mondo. Sude de ĝi troviĝas DAMROSCH PARKO, ampleksanta orkestro-konkon por subĉielaj koncertoj. THE VIVIAN BEAUMONT THEATRE estas la hejmo de la Lincoln Repertory Company (Repertuar teatro). THE LIBRARY-MUSEUM OF THE PERFORMING ARTS entenas la scenej-artajn libro- kaj sono- kolektojn de la New York Public Library. JULLIARD SCHOOL OF MUSIC estas la trejnado-centro por la plej gravaj muzik-artistoj de Usono.

NEW YORK HISTORICAL SOCIETY, ĉe Central Park West kaj 77-a Str., estas muzeo kaj biblioteko pri usona historio, kaj aparte pri la historio de Novjork-urbo. Tieaj ekspozicioj inkluzivas malnovajn esting-maŝinojn, antikvajn kaleŝojn kaj pentraĵ-reporoduktojn, kiel ankaŭ pentraĵojn kaj skulptaĵojn. Malfermita ĉitage krom lundo.

AMERICAN MUSEUM OF NATURAL HISTORY, ĉe 79-a Str. kaj Central Park West, estas la ĉefa institutcio siaspeca en la mondo. Inter la plej notindaj vidindaĵoj de ĝiaj multampleksaj kolektoj estas rekunmetitaj dinosaŭroj; haloj ilustraj pri la vivo kaj metioj de la indianoj; kaj specimenoj de birdoj, mambestoj, kaj reptilioj en realismaj "naturaj" fonoj.

ROSE CENTER kun HAYDEN PLANETARIUM (Planedejo) troviĝas ĉe 81-a Str. kaj Central Park West, apud la American Museum of Natural History. Tiu centro por ter- kaj spac-scienco jam iĝis arĥitiketa kaj scienca ikono. La interese komentariatajn programojn oni ŝanĝas monate. Ĵus rekonstruita, kaj pli interesa ol iam.

TEMPLE EMANU-EL, ĉe 5-a Avenuo kaj 65-a Str., estas la plej grajda sinagogo de modernaj tempoj. Ĝia arkitekturo estas bazita sur la fru-romaneska, enkorpigas ankaŭ bizanciajn kaj proksim-orientajn elementojn.

FRICK COLLECTION ĉe 5-a Avenuo kaj 70-a Str., enhavas multajn el la plej grandiozaj verkoj de la eŭropaj majstroj, de la 14-a ĝis la 19-a jarcentoj. METROPOLITAN MUSEUM OF ART, ĉe 82-a Str. kaj 5-a Avenuo, estas unu el la ĉefaj artmuzeoj de la mondo, kaj la plej granda en la okcidenta hemisfero. Ĝiaj kolektoj kovras la historion de monda belarto ekde la antikva Proksima Oriento ĝis la nuna tempo, inkluzive centojn da mondfamaj majstroverkoj. Aldone al siaj multenhavaj pentraĵ- kaj skulptaĵ-galerioj, la muzeo havas ekspoziciojn pri kiraso, tapetoj, muzikiloj, ornamento kaj kostumo. Ĝia priamerika halo entenas tutajn ĉambrojn el fru-usonaj hejmoj.

GUGGENHEIM MUSEUM, ĉe 5-a Avenuo kaj 89-a Str., specialiĝas pri la modernaj pentrado, skulptado, kaj grafikarto. La nekutima konstruaĵo estis planita de Frank Lloyd Wright.

JEWISH MUSEUM, ĉe 5-a Avenuo kaj 92-a Str., estas dediĉita al la judaj kulturo kaj belarto antikvaj kaj modernaj. Elmontroj inkludas pentraĵojn, ceremoniaĵojn, manuskriptojn kaj historiajn ekspoziciojn.

MUSEUM OF THE CITY OF NEW YORK, ĉe 5-a Avenuo kaj 104-a Str., havas dioramojn, faksimiliojn, pentraĵojn, pentraĵ-reprodukciojn, antikvajn ludilojn, estingmaŝinojn kaj aliajn objektojn kiuj ilustras la disvolviĝon de Novjork-urbo de iama holandana interŝanĝejo ĝis la amerika plej granda metropolo. CATHEDRAL OF ST. JOHN THE DIVINE (Protestanta Episkopala) ĉe Amsterdam Avenuo kaj 112-a Str., komencis konstruiĝi en 1892 kaj estas nun preskaŭ kompletigita. Ĝi estos la plej granda gotika katedralo en la mondo, kaj havos sidlokojn por 15,000 homoj post almeto de la transeptoj. Krom la ŝtalaj tegmentotrusoj la konstruo estas tute perŝtona.

RIVERSIDE CHURCH (Intersekta) ĉe Riverside Drive kaj 122-a Str. estas konata pro sia bela gotika detalado. Ĝia 122-metra turo ŝirmas la kariljonon Laura Spelman Rockefeller, la plej grandan en la mondo, havantan 74 sonorilojn.

GENERAL GRANT NATIONAL MEMORIAL (Tombo de Gen. Grant), ĉe Riverside Drive kaj 123-a Str. Ĉi tiu granita monumento konservas la sarkofagojn de la 18-a prezidento kaj lia edzino, kiel ankaŭ relikvojn pri ties militista kariero.

THE CLOISTERS (La Klostro), en Fort-Tryon-Parko, estas filio de la Metropolitan Museum of Art. Ĉi tiu eksterordinara konstruaĵo, en drameca ĉirkaŭaĵo superrigardante la riveron Hudson, inkluzivas partojn de pluraj mezepokaj monaĥejoj kaj kapeloj, alportitaj el Eŭropo kaj rekonstriuitaj ŝtonon post ŝtono. Ĝi ŝirmas elstaran kolekton de mezepoka arto.

Oficistoj/Officers

  • Prezidanto
    Jeff Blakeslee
    (718) 383-2715
  • Vic-prezidanto
    Stuart Green
    (631) 751-5683
  • Informisto
    Thomas Eccardt
    (212) 477-6516
  • Sekretario
    Scott Page
    (212) 663-4896
  • Kasistino
    Sofiya Soskina
    (914) 813-2495