B O N V E N O N !

Tomaso Eccardt — 2010-08-26

Trevor Steele
Esperanto aŭtoro legas el sia verko

Trevor Steele, fama Esperanto-aŭtoro aperos la 1an de Septembro en Tompkins Square Biblioteko por legi el sia plej nova verko "Reluctant Messiah."


Klaku ĉi tie por detaloj!


Relectant Messiah


 


Tomaso Eccardt — 2010-06-17

Pikniko!
Apud la statuo de Alico en Centra Parko

This year, we're holding our "annual meeting" at the statue of Alice in Wonderland in Central Park. Below is a map you ca More information can be found at: http://www.esperanto-nyc.org/okaz.htmlAlico mapo


Scott Page — 2010-06-04

Protokolo majo 2010

Post tempo de babilado, Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la kunvenon je la 6a kaj 50 vespere la 19an de majo. Ĉeestis du gastoj el Mongolio, Altan kaj Danny, kiuj parolis pri sia lando, la Esperanto-movado tie, kaj siaj vojaĝoj tra Usono. Arnoldo VICTOR informis, ke li ĉeestos la Tutazian Kongreson en Mongolio, kaj vojaĝos tien per la trans-siberia fervojo el Moskvo. Ankau du japanaj gastinoj ĉeestis, sed ili ne scipovis Esperanton, do ili parolis au angle au tradukite el la japana. Neil BLONSTEIN menciis, ke ĉe UN li parolis kun fama televidostelo Phil Donahue pri filmo nomita Hibakusha. La filmo temas pri la travivintoj de la du atombomboj. Ni parolis ankau pri kie kaj kiam okazigi la someran piknikon. Ni decidis, ke ĝi okazos la 19an de junio en Centra parko je la 11a proksime al la statuo de Alico en Mirlando. Je la 7a kaj 45, Prezidanto BLAKESLEE oficiale fermis la kunvenon.


Tomaso Eccardt — 2010-05-09

Neformala kunveno
2a de majo de 2010

Ok novjorkaj geesperantistoj kaj gasto el Ukrajnio ĉeestis la majan neformalan kunvenon.


maja neformala


Scott Page — 2010-05-09

Aprila protokolo
Politikaj rajtoj de virinoj

Aprila kunveno


Post tempo da babilado, Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la aprilan kunvenon je la 6a kaj 45 minutoj. Sonja SOSKINA anoncis, ke la ekspozicio de la fotografisto, kaj Esperantisto, Jevgen Kovtonjuk ĉe la Ukrajna Domo estis prokrastita ĝis la 30a de aprilo ĉe la Ukrajna Domo. Tomaso ECCARDT anoncis, ke la komencanta klaso ĵus finiĝis, kaj du homoj diplomiĝis. Neil BLONSTEIN informis iom pri la kunsido ĉe la UN pri indiĝenaj lingvoj kaj rajtoj, kiu dauris proksimume unu semajnon.



La ĉefa temo de la kunveno estis ĉu devas esti Dum la oficiala programo, oni menciis, ke tra la mondo estas rezervitaj por virinoj certa nombro da seĝoj en kelkaj parlamentoj kaj kongresoj. La ĉeestantoj konsentisLa oficiala temo de la kunveno estis, ke ĉu ĉe la usona senato, kun du senatanoj de ĉiu ŝtato, oni povus atingi la egalecon ŝanĝante la regulojn al unu viro kaj unu virino de ciu ŝtato. Oni ankau opiniis, ke la respondecon havas la politikaj partioj, kiuj devas nomumi pli da virinoj kiel kandidatoj. Rezultis do vigla debato. Je la 7a kaj 50 minutoj, Prezidanto BLAKESLEE oficiale fermis la kunvenon.


Scott Page — 2010-04-16

Protokolo marto 2010
Monarkaj papilioj

Je la 6:50, post tempo de babilado, vicprezidanto Stuart GREEN oficiale malfermis la kunvenon. Post iom pli da konversacio, Tomaso ECCARDT montris filmon pri la monarka papilio, kaj komentis pri ĝi en Esperanto. Ĉiujare la monarka papilio migras inter granda parto de Usono kaj Kanado, kaj eta regiono en la meksikana ŝtato de Michoacan. La regiono estas ĉefe montara arbaro al kiu milionoj da papilioj revenas el la nordo.papilionoj Ĉar la iro kaj reveno dauras kvar generaciojn, la papilioj kiuj alvenas al Michoacan neniam estis tie antaue, kaj tiuj kiuj eliras norden neniam revenos. Sed ĉiujare ili iel scias kiel trovi sian travintran meksikan hejmon. La monarka papilio ludas gravan rolon en la kulturo de la regiono, sed la arbaron minacas homoj kiuj faligas arbojn por vendi la lignon. Je la 7:50, Stuart GREEN oficiale fermis la kunvenon.


Tomaso Eccardt — 2010-04-05

Diplomiĝo
Ĉe Komenca Esperanto Kurso

Je la sia antaŭ-lasta klaso de 10-semajna, komenca Esperanto-kurso, Kerry Prep kaj Alex Ward ricevis siajn diplomojn. Ili estis tre inteligentaj studantoj, kaj mi certas, ke ili povos flue paroli Esperanton estontece, se ili deziras.


Foto de Kerry kaj Alex


Scott Page — 2010-03-18

Protokolo Februaro 2010
Februara Klubkunveno

Je la 6:35, post tempo de babilado, prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la februaran kunvenon de la Esperanto Societo de Novjorko.  Tomaso ECCARDT anoncis ke venontsemajne montriĝos filmo nomita CONLANG en Novjorko.  Maki SANO anoncis, ke francaj amikoj ŝiaj havas filon kiu volis loĝi en Usono dum unu monato.  Interŝanĝe, ili gastigos usonan junulon kiu volus pasi monaton kun ili en Francio.  Stuart GREEN anoncis, ke Esperantistoj sukcesis aĉeti la retejon esperanto.com.  Poste, Asghar ASGHARIAN SAJADIAN prelegis pri siaj aventuroj en Esperantujo, kaj en aliaj landoj.  Li eliris Iranon por ĉeesti la universalan kongreson en Vieno en 1992, kaj loĝis tie dum jaroj.  Aŭstrion, Singapuron, Kanadon, kaj Usonon, li trovis ilin ĝenerale pli burokrataj kaj malpli bonvenigaj ol Esperantujo.  Je la 7:50, la prezidanto oficiale fermis la kunvenon.


Scott Page — 2010-02-16

Januara klubkunveno

La 20an de januaro, je la sesa kaj kvardek, post iom da tempo de babilado, Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la kunvenon.  Tomaso ECCARDT anoncis, ke li havas novan komencantan klason kun nekutime alta nombro da studentoj.  Oni parolis pri la jara elekto de kluboficistoj, kaj la ĉeestantoj voĉdonis ke ĉiu oficisto restu en sia nuna posteno dum alia jaro.  Neil BLONSTEIN montris fotojn de la Zamenhofa Simpozio.  Li ankaŭ menciis, ke la konstruaĵo de UFT, kie la Esperantoklubo antaŭe renkontiĝis, ofte havas malplenajn ĉambrojn vespere.  Poste, oni traktis la temon de ĉi tiu kunveno: ŝercojn.  Kelkaj ŝercoj venis el libroj, kaj kelkaj estis de Josi Ŝemer, aperintaj en La Ondo de Esperanto.  Je la sepa kaj kvindek, la prezidanto oficiale fermis la kunvenon.


Tomaso Eccardt — 2010-02-07

Neformala kunveno
ĉe IBM Plaza

La 7an de februaro okazis granda neformala ĉe IBM Plaza. Vizitis nin trio (krom filo) el danio kaj ĵurnalisma studantino el Kanado. Bv. vidi la fotojn:


Danaj geesperantistoj


Danaj geesperantistoj, Lisa, Morten, kaj Julianna


ESNY neformala


ESNY neformala kunveno kun Sara Goldblatt, ĵurnalisma studantino


Scott Page — 2009-12-16

Protokolo Decembro 2009

decembra kunveno


Protokolo Decembro 2009

Por festi la 150an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof, pluraj Esperantistoj renkontiĝis en la biblioteko ĉe Tompkins Square la 16an de decembro. Je la 6:20, komenciĝis la kunveno kun enkonduko de Tomaso ECCARDT. La festo elstarigis la muzikon de la epoko de Zamenhof, luditan de Jon LIECHTY per piano kaj Thomas MORGAN per kontrabaso. Ili ludis muzikon de Johan Strauss, Ĉaikovski, Chopin, Mendelssohn, kaj Giuseppe Verdi. Tomaso ECCARDT kantis sian tradukon (Esperanten) de ario el la opero La Traviata. Thomas MORGAN ludis per gitaro kaj kantis sian muzikon al la poemo de Zamenhof “Mia Penso.” Poste, ĉiuj kunkantis plurajn kantojn, inkluzive de “La Espero.” En la ĉambro estis ankaŭ ekspozicio de fotografaĵoj, kaj kelkaj homoj kiuj venis por vidi tion restis por aŭskulti la muzikon kaj partopreni la vinon, kuketojn, fromaĝon, kaj aliajn refreŝigaĵojn. Je la 7:50 fermiĝis la kunveno.


Scott Page — 2009-11-18

Protokolo Novembro 2009

Protokolo Novembro 2009

Je la 18a de novembro, okazis la monata kunveno en nova loko: la publika biblioteko ĉe Tompkins Square, 10a Strato Orienta kaj Avenuo B. Ankaŭ je novaj tago kaj horo: je la 6a, merkrede. Post tempo de babilado kaj manĝetaĵoj, vic-prezidanto Stuart GREEN oficiale malfermis la kunvenon je la 6:45. Oni parolis pri la venonta Zamenhofa simpozio ĉe 777 U.N. Placo, mardon la 15an de decembro. Tie parolos pluraj homoj pri Esperanto kaj Zamenhof. Oni parolis ankaŭ pri kia Zamenhofa Festo devas havi la Novjorka Societo, aŭ ĉu la Societo eĉ okazigu feston tiel proksiman al la simpozio.


Poste, Tomaso ECCARDT prelegis pri la evoluo de lingvoj, uzante kiel ekzemplojn ĉefe sonŝanĝojn en la hindo-eŭropaj lingvoj.
Je la 7:50, la vic-prezidanto oficiale fermis la kunvenon.


novembra klubkunveno


Tomaso — 2009-11-03

Septembra kunveno
en IBM Centro

Formala kunveno de la 25a de septembro


Protokolo septembro 2009

Je la 7:05 vespere de la 25a de septembro, Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la septembran kunvenon. Tomaso ECCARDT raportis, ke nova klaso baldaŭ komenciĝos. Neil BLONSTEIN anoncis, ke li prelegos pri Esperanto je la 14a de novembro ĉe la Coop kie li estas membro. Ĉar la antaŭa ĉambro en UFT ne plu haveblas senpage, la kunveno okazis en IBM Placo. Multaj opiniis, ke la IBM Placo ne kontentigis kiel kunvenloko, kaj multe diskutis kie okazigi venontajn kunvenojn. Tomaso esploras branĉon de publika biblioteko, kaj Neil sugestis ĉambron en preĝejo kiun li ĉeestas. La kasistino, Sonja SOSKINA, atentigis, ke la bankkonto de la societo devas pagi monon ĉiumonate al la banko nur por havi la konton. Ŝi sugestis translokigi la konton al alia banko kiu ne postulas tian monon. La estraranoj voĉdonis kaj aprobis tiun agadon. Neil montris fotojn de sia vojaĝo al la Universala Kongreso en Bjalistoko kaj de sia vojaĝo aliloke en Eŭropo. Je la 9a horo, la prezidanto oficiale fermis la kunvenon.


 


Tomaso — 2009-11-01

Neformala kunveno
1a de novembro

Neformala kunveno je la 1a de novembro


Je la 1a de novembro, 9 klubanoj kunvenis por paroli pri pluraj temoj inkluzive de fotoj de Nijl, kunvenejoj, kaj la Zamenofa simpozio en decembro.


Tomaso — 2009-06-27

Jara pikniko
de ESNY

Pikniko 2009


Sep homoj (inkluzive de 1 gasto kaj nova klubano, Mateo Ramos) ĉeestis nian jaran piknikon ĉe la parketo apud UN.


Tomaso — 2009-06-13

La piknikejo
ESNY jara pikniko

Jen la parketo kie okazos nia jara kunveno, la ESNY pikniko. Klaku sur Okazaĵoj por vidi detalojn. Sube estas la maja protokolo.


La parketo ĉe Unicef



Protokolo de Majo 2009



Je la 22a de majo de 2009, sep novjorkaj geesperantistoj, kaj unu gastino el Germanio, ĉeestis la majan kunvenon. Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la kunvenon je la 7:20. Ni priparolis la lokojn kie okazigi la someran piknikon, kiu okazos sabaton, la 20an de junio. Tomaso ECCARDT volontulis priskolti diversajn lokojn por la pikniko. Poste, Jan LANG parolis pri sia vizito al Moskvo en aprilo, kaj montris vidbendon pri nombraj famaj vizitendaĵoj en la urbo. Lin gvidis esperantistino el Moskvo, kies klubkunvenon li ĉeestis. Je la 9:00, la prezidanto oficiale fermis la kunvenon.


Protokolis Scott Page


Scott Page — 2009-05-02

Protokolo de Aprilo 2009
de Scott Page

Je la 7:05, Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la kunvenon. Dek ok samideanoj, pli ol kutime, ĉeestis la kunvenon, eble ĉar la preleganto estis la mondfama esperantisto Humphrey TONKIN.ESN-Klubkunveno je aprilo kun Dro. Tonkin Tomaso ECCARDT anoncis, ke lia libro pri la plej malgrandaj landoj (nanlandoj) de Eŭropo uziĝas kiel lernolibro en klaso de Long Island University. Neil BLONSTEIN parolis iom pri sia laboro ĉe la oficejo de UEA ĉe UNO, kaj montris kartojn kiujn li ricevis de estroj de aliaj neregistaraj organizaĵoj. Unu el ili, reprezentantino de SERVAS, ĉeestis. Doktoro TONKIN prelegis pri la interrelato de UEA kaj UNO dum la jaroj, kaj pri kiun rolon devas ludi UEA ĉe UNO en venontaj jaroj. Post lia prelego, ĉeestantoj komentis pri la bezono de volontuloj por la laboro de la UEA oficejo, pri la ebla leĝa kombino de UEA de Novjorko kaj la Esperanto Societo de Novjorko, kaj pri aliaj aspektoj de la temo. Je la 8:50, la prezidanto oficiale fermis la kunvenon.

Protokolis Scott Page


Tomaso — 2009-04-22

Protokolo de Marto 2009
de Scott Page





Protokolo de Marto 2009



Je la 7a kaj 15, Prezidanto Jeff BLAKESLEE oficiale malfermis la martan kunvenon.  Oni parolis pri la jara kotizo de la klubo, kaj aprobis senpagan jarmembrecon por la jaro 2009.  Tiuj, kiuj jam pagis por 2009, rajtos membriĝi senpage la venontan jaron.  Neil parolis pri kie havi la someran piknikon.  Sonja menciis ke grupo el Amherst, Masaĉusetso venos al Novjorko en aprilo por renkontiĝi kun itala vizitanto, Maŭro La Torre, kiu estos ĉi tie dum tempo.  La grupo esprimis intereson pri viziti la oficejon de UEA ĉe 777 UN Placo.  Scott PAGE prelegis pri la trajtoj de la lingvo Esperanto kaj la elektoj faritaj de Zamenhof.  Multaj ĉeestintoj havis siajn proprajn sugestojn por “alĝustetigi” la lingvon, sed finfine, ĉiuj estas kontentaj kun la lingvo tia kia ĝi jam estas.  Je la 9a, la prezidanto oficiale fermis la kunvenon.


Pierre — 2009-03-01

Bonvenon!

Bonvenon al la nova TTT-ejo de la Esperanto Societo de Novjorko. Ĝi ne estas tute finita, sed vi povas esplori ĝin.


mal — 2008-07-01

nova
anonco

estas mi!


Oficistoj/Officers

  • Prezidanto
    Jeff Blakeslee
    (718) 383-2715
  • Vic-prezidanto
    Stuart Green
    (631) 751-5683
  • Informisto
    Thomas Eccardt
    (212) 477-6516
  • Sekretario
    Scott Page
    (212) 663-4896
  • Kasistino
    Sofiya Soskina
    (914) 813-2495