![]() | ![]() | |
![]() | ||
| c/o UEA, 777 UN Plaza, NY, NY 10017, USA (212) 687-7041 |
Neil Blonstein — 2011-03-17
Italo/Ricardo/vizitas UEA/Novjorko
Dum forta pluvo mi ricevas unu horan viziton.
Ricardo el Romo, parolis sufiĉe bone Esperante kun mi dum lia unu hora vizito ĉe UEA/Novjorko. Mi tute ne sciis ke pluvegis dum lia alveno. Mi povis montri al li la grandan renkontiĝo-ĉambron ĉe la dua etaĝo de 777 kaj paroli kun kelkaj konataj homoj kiuj ĉeestis finon de renkontiĝo tie. Ni ankau' povis manĝeti tie.
Ricardo partoprenis unu semajnan programon kadre de sia lasta jaro ĉe mez-lernejo.
La patrino de Ricardo estas bona amikino de Michela Lipari, iama estrino de UEA.
Mi revelos kelkajn fotojn poste.
Thomas Eccardt — 2011-01-25
Brita raporto pri Esperanto
Unu el miaj stantoj sendis la jenan ligon al mi:
http://www.youtube.com/watch?v=INCr1bV8kGk&feature=player_embedded
Neil Blonstein — 2010-12-06
Ne formala renkontiĝo/Decembro
5 partoprenantoj
Hierau', je dimanĉo, okazis ne-formala renkontiĝo de ESNY ĉe Sony Placo. Venis Carlos Ortiz, Scott Page, Melinda Schroeder, Wendy Bell kaj Neil Blonstein.
I.a. Neil montris fotojn de vojaĝo al Kalifornio. Tie li renkontiĝis kun Vered, lia filino kaj diversaj amikoj de li kaj Melinda.
Kelkaj detaloj pri Zamenhof-simpozio kaj estonteca klub-ejo-adreso estis diskutata.
Carlos partoprenos simpozion, se ĵurio devo permesas, kun partnero, Marcelo, kiu baldau' vizitos Novjorkon de Montrealo.
Grup-foto estis kaptita.
Neil Blonstein — 2010-05-21
Phil Donohue kaj Esperanto
Divers-tema Diskuto kun Fama Diskut-programisto
Mi povas paroli kun la famulo, Phil Donohue, ĉef-parolanto ĉe diskut-programo usona ĉe televido dum 25 jaroj. Li delonge ne havis kontakton kun Esperanto. Li rakontistis ĉe nova filmo Hibakuŝa, divers-flanka filmo pri la suferantoj de atom-bomboj. www.memoryproductions.org David Rothauser estis la reĝisoro.
Granda parto de la filmo estas el vidpunkto de infanoj kiu pretendas esti soldatoj au' infanoj kiuj lernas rekte de suferantoj. Baldau' ne plu vivos tiuj kiuj spertis la bombon ĉe la Dua Mond-milito. Mi rekomendas la filmon. Mia kontakto kun li estis ĉe duon-plena UNO ĉambro (40 homoj) kaj Phil respondis al kelkaj el miaj komentoj, i.a., pri la fakto ke Oppenheimer, kreinto de la bombo, estis filo de kunfondinto de la usona Etika Kulturo-movado, liberala-kontrau'-milita organizo, kiun mi antau'e frekventis dum kelkaj jaroj. Phil lastatempe prelegis ĉe la centro en Manhatano. Lau' mi, oni ne sufiĉe reklamis, pri la ĉeesto de la famulo, dum konferenco kun miloj da partoprenantoj, ofte pri ekologio kaj parte pri atom-energio. Alia UNO konferenco estis samtempa, pri Ne Disvastigo de Atom-bomba Teknologio (NPT). Multaj germanoj ĉeestis la filmon. Phil rakontis ke li aparte reĝisoris filmon kritikan al la registaro usona, kaj tiel perdis signifan parton de lia televida kariero.
La duan de majo, Maki Sano kaj mi partoprenis manifestacion kun miloj de japanoj, kiuj vojaĝis al Usono, kontrau' atom-armiloj. Ni tenis ŝildon: Esperanto for International Friendship. Ĉirkau' 20,000 homoj partoprenis sed la televido preskau' ignoris la eventon. Ban Ki-moon ankau' partoprenis kiel preleganto, kun la urbestroj de Hiroŝimo kaj Nagasaki. Ĉe pli frua evento en Meksiko-urbo, Martin Schaefer kaj mi parolis kun la urbestro de Hiroŝimo pri la graveco de Esperanto en paca mondo.
Neil Blonstein — 2010-02-24
Vote at www.change.org/ideas
Reach a million via www.change.org/ideas
You can vote today or tomorrow morning (25th) for the first round or before March 4th for the second round. Organizations small and large are participating. I estimate that a million people are reachable if we come up in the highest voted 10 or 15 ideas (out of some 2,000 proposals). As I write we are in the 16th place in the first round. We may have done better last year in absolute numbers so I am pleading with you to vote.. We must have outreach through a variety of means or we are doomed to stagnate. We are promised support if we reach the top 10 proposals. It will take less than 10 minutes of your time, less than 5 if you voted last year.